Siraj-ud-Daulah | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
মির্জা মুহম্মদ সিরাজউদ্দৌলা | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1733 en Murŝidabado | ||||
Morto | 2-an de julio 1757 (24-jaraĝa) en Murŝidabado | ||||
Tombo | Khushbagh (en) vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Zain ud-Din Ahmed Khan (en) vd | ||||
Patrino | Amina Begum (en) vd | ||||
Edz(in)o | Lutfunnisa Begum (en) vd | ||||
Parencoj | Shaukat Jung (en) (unuaranga kuzo) Ghaseti Begum (en) (patrina onklino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mirza Muhammad Siraj ud-Daulah (en Urduo میرزا محمد سراج الدولہ, en Bengala: নবাব মীর্জা মোহাম্মেদ সিরাজ উদ-দাউলা), plej komune konata kiel Siraj ud-Daulah (1733 – 2a de julio 1757), estis la lasta sendependa Naŭabo de Bengalio. La fino de lia regado markis la komencon de la ragado fare de la Brita Orienthinda Kompanio super Bengalio kaj poste super preskaŭ la tuton de Suda Azio.
Siraj sukcedis sian patrinan avon, nome Alivardi Ĥan kiel Naŭabo de Bengalio en Aprilo 1756 je aĝo de 23. Perfidita de sia propra onklo nome Mir Jafar, tiam komandanto de la Bengala Armeo, Siraj malvenkis ĉe la Batalo de Palaŝi la 23an de junio 1757. La trupoj de la Brita Orienthinda Kompanio estritaj de Robert Clive venkis kaj la administrado de Bengalio falis en la manojn de la Kompanio.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search